bildo de partoprenantoj

GrandiDonne

Vi troviĝas en la paĝo de la Vojaĝantoj

La vojaĝantinoj kaj la vojaĝantoj de la festvesperoj Gravaj Virinoj

Kiu reprezentas la diversajn iniciatintajn Instituciojn:

pasu la kursoron

Sonia R. Marino

Arkitektino kaj eŭropa ergonomiistino atestata ĉe CREE de Bruselo. Ŝi fondis Intergronomia-n kiu prizorgas esploradon, edukadon, konsultadon kaj projektadon en ergonomio kaj subteneblo. Krome ŝi interesiĝas pri: ErgoSostenibile, komunikado de ergonomio kaj subteneblo; Edonè Poleis, urboj kaj teritorioj por la individua kaj kolektiva bonfarto; histori-geografia Atlaso GravajVirinoj. Naciaj kaj internaciaj eldonaĵoj.

pasu la kursoron

Flavia Franconi

Profesorino pri farmakologio, fondinto kaj kunordiganto de la Nacia laboratorio INBB “Genra Medicino” ĉe la Universitato de Sassari. Membro de la Nacia Observatorio dediĉita al la genra Medicino fondita en 2021 de la Prezidanto de la Supera Instituto por la Sano. Ŝi organizis naciajn kaj internaciajn sciencajn eventojn kaj estas aŭtoro de multnombraj eldonaĵoj, de artikoloj al libroj, pri la Genra Medicino.

pasu la kursoron

Massimo Cecchini

Profesoro ĉe DAFNE de la Universitato en Tuscia (Viterbo). Respondeculo de la Laboratorio de Ergonomio kaj Sendanĝereco de la laboro, Ergolab-Unitus. Prezidanto de la 5-a sekcio, Ergonomio kaj labororganizado, de la Itala Asocio de Agrara Inĝenierio. Li okupiĝas precipe pri ergonomio kaj sendanĝereco de la laboro en la agrara, arbara kaj agroindustria sektoroj. Multnombras la naciaj kaj internaciaj eldonaĵoj.

pasu la kursoron

Michela Lipari

Esperantisto de 1966, reprezentanto de Italio ĉe UEA, la Monda Esperantista Asocio, kies estrarano kaj ĝenerala sekretario ŝi estis de 1992 ĝis 2004. De 2005 ĝis 2017 ŝi sekretariis la literaturajn konkursojn de UEA, de 2014 ĝis 2020 prezidanto de IEF, Itala Esperanto-Federacio. Nuntempe estrarano de IEF por organizado de kongresoj, grandaj eventoj, kaj elsendoj ĉe RAI (la itala ŝtata elsendejo).

Kun ni kiel debatestrinoj kaj debatestroj de la festvesperoj GravajVirinoj:

pasu la kursoron

Mehret Tewolde

Nask. en Asmara (Eritreo), en Italio ekde 1978, kie ŝi finstudis. Post longa sperto ĉe IOR(vatikana banko), en Vatikano, kie estis la unua ina manaĝero, nuntempe ŝi okupiĝas pri internacia kunlaboro kaj rilatoj inter Italio kaj afrikaj landoj, ŝi estas delegita administranto de Italia Africa Business Week. Ŝi estas teknikisto kaj engaĝiĝas en diverseco kaj inkludo kun aparta atento al plurikulturo.

pasu la kursoron

Gianluigi Lisi

Plurjara sperto kiel plenuma kaj ĝenerala direktoro en la internacia farmakologia industrio. Liaj taskoj igis lin aktivi en pli ol tridek landoj. En 2019 li decidis sin dediĉi al la junularo. Nuntempe estas Mentoro de iu Funkcio kiu evoluas programojn de “Ne formala edukado” por junuloj de la Z-generacio direktitaj al stimulado de ilia konscio, kritika pensmaniero kaj kapablo alpreni decidon.

pasu la kursoron

Casimiro Vizzini

Doktoro, fakulo pri edukaj kaj scienckomunikadaj programoj. Li laboris por UNESKO ĉe la ĉefsidejo en Parizo. Li estis respondeculo de la eduk/scienckomunikaj kaj sciencdiplomatiaj programoj en la fako de Sciencaj Politikoj kaj Plifortigo de la Kapabloj. Iama ĝenerala sekretario de European University Alliance for Global Health.

La vojaĝantinoj kaj la vojaĝantoj kiuj akompanas nin dum la festvesperoj GravajVirinoj:

pasu la kursoron

Benedetta Argentieri

Reĝisorino, scenredaktorino kaj produktorino kaj specialiĝintina pri konfliktoj, Meza-Oriento kaj temaroj ligitaj al feminismo. Ŝi direktis Blooming in the desert, I Am the Revolution, Our War kaj Çapulcu: Voĉoj de Gezi. En 2019 ŝi eldonis ĉe Magazzini Salani la grafikan novelon Io non sono Islam. Ŝia I Am The Revolution estis prezentita antaŭmontrade ĉe DOC NYC, la plej grava dokumentigfilma festivalo en Usono.

pasu la kursoron

Maria Carolina Casati

Profesorino kaj verkistino. Ŝi estas la elpensintino de @encruzilinhas, kultura kaj diskuta projekto pri rasismaj, genraj, feminismaj kaj aktivadaj tekstoj. Ŝi estas esploristo ĉe GEPHOM - EACH de Universidade de São Paulo kaj doktoriĝonto ĉe EACH-USP, enkadre de la programo pri Sociaj Ŝanĝoj kaj Politika Partopreno, kie prizorgas esplorojn kun brazilaj nigraj virinoj edziniĝintaj kun italoj.

pasu la kursoron

Marco Perfetti

Klerulo pri eklezia juro kaj vatikano. Li fondis Ius Familiae por la protektado de la neplenaĝuloj de la familiaj mistraktadoj kaj misuzoj. Li eldonis la unuan kodon de kriminala proceduro de la Vatikana Ŝtato. Li interesiĝas kaj konas la internacian kaj mikroŝtatan jurojn, aparte de la SanMarina Respubliko kaj de la Monaka Princlando.

pasu la kursoron

Vincent Ligorio

Profesoro pri internaciaj politiko kaj ekonomiko ĉe la prezidenta rusa Universitato Ranepa en Moskvo. Li kunlaboras kun kelkaj Universitatoj je internacia nivelo enfokusigante siajn interesojn pri internaciaj rilatoj. Fakulo de la Eŭropa Komisiono por implementado de teknikaj kaj evoluaj asistoprogramoj por ne-membraj landoj.

pasu la kursoron

Giuseppe Maiello

En la naŭdekaj jaroj laboris ĉe la Itala Ambasadejo en Prago, kie organizis la serĉadon de italaj soldatoj mortintaj kaj disperdiĝintaj en la teritorio de iamaj Aŭstrio-Hungario kaj SovetUnio. Li estas aŭtoro de kvin monografioj kaj de multnombraj sciencaj artikoloj. Li akiris du esplordoktorecoj: slava Filologio kaj internaciaj Studoj. Nuntempe estas lekciisto en iu Praga Universitato.

pasu la kursoron

Maurizio G. De Bonis

Kino- kaj vidarta-kritikisto, ĵurnalisto. Li estas respondeca direktoro de la gazeto Culturframe Arti Visive. Eseisto kaj aŭtoro de libroj pri nuntempaj kino- kaj foto-artoj, kun aparta rilato al la lingvaj rilatoj inter la vidaj teknologiaj artoj, al la problemo de la prezentado de Shoa kaj al nuntempaj kino kaj foto en Izraelo. Li prizorgis ekspoziciojn ĉe privataj galerioj kaj publikaj institucioj en Italio kaj eksterlande.

pasu la kursoron

Aly Baba Faye

Sociologo kaj fakulo pri Diverseca Administrado kaj pri Socia Novigo, li engaĝiĝas por la rajtoj de la enmigrantoj kaj por la dialogo inter malsamuloj kaj la civila kunvivado. Li estis nacia sekretario de la Kunordigo de la Senegalaj Asocioj en Italio kaj unu el la iniciatintoj de la unua nacia Manifestacio kontraŭ rasismo en 1989 sekve de la murdo de Jerry Essan Masslo en Villa Literno. Li estis la unua enmigrinto kiu eniris la nacian estraron de CGIL.

Projekto por la antaŭenpuŝo de egalaj ŝancoj kaj la por redukto de genraj stereotipoj

GrandiDonne - GravajVirinoj estas zorgata de: Integronomia ergonomio kaj subtenebleco, INBB Nacia Instituto Biostrukturoj kaj Biosistemoj Interuniversitata Konsorcio, Ergolab Unitus ĉe la Departemento por Agraraj kaj Arbaraj Sciencoj DAFNE. Partoprenas la projekton ankaŭ IEF, Itala Esperanto-Federacio.

cionna immagine città, kontakti nin
Copyright © dezejno bildoj enhavo de retejo per ci